Geoffrey Chaucer
LA PRIORINO

Kaj estis mona&ino, priorino,
afable kaj honteme ridetanta,
ŝia plej granda task': la Leĝo Sankta,
kaj madame Eglantine: nomo ŝia,
tre bele kantis ŝi ĉe l' servo dia,
tre melodie, tute nazo-sone,
kaj france ŝi parolis flue, bone,
laŭ la lernej' de Stratford apud Bowe,
sed francan laŭ Parizo — ĝin ne tro.

Tre lerte ĉe la manĝoj ŝi kondutis,
de l' lipoj eĉ paneron ne forŝutis,
nek siajn fingrojn en la saŭcon ŝovis,
la manĝon levi, teni, bone povis,
ke eĉ gutet' ne falis al la brusto,
la takton kulti estis ŝia gusto.
Ŝi visis sian lipon tiel pura,
ke sur la glas' ne restis ero nura
da graso, se ŝi trinkis laŭ bontrovo.

El plad' ŝi prenis kun gracia movo.
Ŝi estis, certe, gaja kaj afabla,
laŭ la aspekt', aminda kaj agrabla.
Ŝi multe penis, vivi laŭ la korta
konduto, esti digna, diskretvorta,
kaj inda je respekto kaj honoro.
Kaj por paroli nun pri ŝia koro:
ŝi estis tiel pia kaj kompata,

ke ŝi ekploris, eĉ se mus' kaptata
en la kaptilo sangis, aŭ, eĉ, mortis.
Hundetojn havis ŝi, al ili portis
rostaĵon, lakton, molon de la pano,
kaj ploris ŝi, se iu pro malsano
formortis, aŭ veis pro skurĝbat'
ŝi estis nura koro kaj kompat'.

La kufo: zorge falda, puraspekta,
l' okuloj: grizaj, nazo estis rekta,
la buŝ' malgranda, ruĝa, mole flata,
kaj ŝia frunto estis delikata,
kaj preskaŭ spanon alta, jes, je ĵuro,
ĉar certe, ne malaltis la staturo.

Per tre beteta robo ŝi sin vestis,
kaj sur la brako rozario estis,
korala, kun brilverda juvelŝtono,
kaj sure pendis ora medaliono,
sur ĝi gravur': komence krona A,
kaj poste: Amor vincit omnia.